Helada periodo

Helada estas moderna arĥeologia termino por identigi sinsekvon de periodoj karakterizantaj la kulturon de la kontinenta antikva Grekio dum la bronzepoko.

La esprimo Helada periodo ((aŭ Helada kulturo, aŭ Helada civilizo) estas kutime uzita en arkeologio kaj art-historio. Ĝi estis intencita por kompletigi du paralelajn terminojn, la "Cikladan kulturon", en referenco al la Egea bronzepoko kaj la "Minoan ", en referenco al la civilizo de Kreto.

La skemo validas ĉefe por ceramiko kaj estas parenca datada sistemo. La ceramikaĵo de iu ajn ejo kutime estas akordigebla al "Frua", "Meza" kaj "Malfrua" helada kulturo, surbaze de stilo kaj tekniko.

Helada socio kaj kulturo havas precedencojn en la Neolitika periodo en Grekio kun multaj novigoj evoluigitaj dum la dua kaj tria fazoj de la Frua Helada periodo (2650-2050 / 2000 aK), kiel bronza metalurgio, monumenta arkitekturo kaj fortikaĵoj, hierarkia socia organizo kaj viglaj kontaktoj kun aliaj areoj de la Egea Maro. Ĉi tiuj novigoj pli ŝanĝiĝis dum la Meza Helada periodo (2000 / 1900-1650 aK), markita per la disvastiĝo de Miniaj komercaĵoj kaj la Malfrua Helada periodo (1650-1050 aK), kiu estis la tempo, kiam mikena Grekio floradis.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search